Deklaro


(Tradukis Jorge Camacho Cordón - Tlaxcala, la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverso - http://www.tlaxcala-int.org)

En nia ĉiutaga vivo, surstrate aŭ laboreje, ni spertas gradan kolapson de ĉio kio donas sencon al nia vivo. Kiel multaj aliaj, ankaŭ ni vivas fronte al ĉi kresko de sensignifeco, esperante ke eblos ŝanĝi la iradon de la aferoj.

Ĉi detruan avancon gvidas reganta malplimulto aganta nur pro la obsedo akumuli, domini kaj potenci. La “reprezentaj demokratioj”, same kiel la nunaj tumultoj, kondukas al sakstratoj. Nur vekiĝo de la loĝantaroj kaj ĉi ties engaĝiĝo por daŭriva kaj deca mondo povos starigi iliajn realajn demandojn. Voli liberon hodiaŭ egalas voli klaran rompon fare de la tuta loĝantaro : sintransformon de la socio.

Ni volas veran demokration fare de la popoloj, kie oni mem decidu pri la direkto kaj funkciado de siaj socioj. Tio ĉi implicas individuon kapablan respekti, pridemandi, kritiki kaj krei same la komunajn regulojn kiel tiujn de li mem. Kio fakte ne signifas prirevi paradizon, sed ebligi la venon de digna, libera kaj responsa civilizacio. Ni volas do socion kiu prezentu eksplice kaj lucide siajn proprajn limojn ; kiu ĉi tiel klare forrompu disde la dominanta ideologio. Unue necesas reakiri kritike sintenojn karakterizajn je t.n. “subevoluintaj” regionoj : solidaro, interhelpo, kunvivemo, gastamo, honesto – valoroj kiuj konsistigas la esencon de digna socio.

Necesas fari certajn paŝojn por atingi prudenton en la sciencteknika sfero, moderon en konsumado kaj saĝon en la publikaj aferoj. Eblas do malhelpi la avidon je povo organizante ĉiujn instituciojn surbaze de suverenaj asembleoj, de revokeblaj mandatoj kaj de laŭvica cirkulado de taskoj. Oni sukcesos seniĝi je la senlima serĉado de profito nur kunestablante striktan egalecon de enspezoj kaj kolektivan redifinon de bezonoj. Nenio el tio estas natura aŭ neevitebla, ankaŭ ne malebla : tiaj radikalaj ŝanĝoj jam okazis en la historio.

Niaj ideoj kadriĝas en ĉi projekton de aŭtonomeco rezultantan el jarcentoj da kolektivaj bataloj kontraŭ ordon devigitan de ekstera nealirebla aŭtoritato : Tradicioj, Dioj, Naturo, Scienco, Merkato aŭ Partio. Naskite en la antikva Grekujo, ĉi projekton rekreis okcidente Renesanco, Klerismo, la franca revolucio, la laborista movado, la malkoloniigaj konfliktoj, krom ankaŭ la batalado de virinoj, junuloj, malplimultoj kaj ekologiistoj. Nun ĉi projekto pri egalo kaj justo preskaŭ mortis favore al alia historia kreaĵo de Ockidento, la delira instrumenta racieco, vastigita al ĉiuj sferoj de la vivo.

La celo de nia grupo estas ke ĉi projekto iĝu vera projekto de civilizacio. Ni urĝe bezonas kolektivan inteligenton kapablan pensi teorie, paroli publike kaj agi praktike. La fortoj kapablaj teni ĝin ankoraŭ disas kaj ofte eĉ ne konscias pri sia propia forto. Nia serĉo je individua kaj kolektiva aŭtonomeco havas sencon nur ene de konkreta praktikado konstante rekomencata, kadre de la ĉiutaga vivo, palpe antaŭen-irante.

Grupo Lieux Communs –- Lieuxcommuns gmx.fr – www.magmaweb.fr


Commentaires

Navigation

Articles de la rubrique

  • Deklaro
Soutenir par un don